#VK22

Sdílet
Vložit
  • čas přidán 10. 03. 2024
  • "Mi ĉiam demandas miajn E-lernantojn, kiel ili eksciis pri Esperanto, kaj tute ne malofta, se sincere diri, la tria laŭ ofteco, fonto estas - de Harry Harrison: 'Kiam mi estis adoleska, mi ŝategis liajn librojn, kaj tie Esperanto estis lingvo de la tuta galaksio. Poste mi komencis serĉi en la reto, kaj evidentiĝis, ke tiu lingvo vere ekzistas'. Sed en epoko, kiam interreto ankoraŭ ne tiom disvastiĝis, fine de kelkaj liaj libroj, pro zorgo de Harrison mem, aperis mallonga informo pri Esperanto kaj kontaktoj de ELNA, kaj eĉ tio bone funkciis! Harry Harrison estis mondkonata verkisto de scienc-fikciaj romanoj kaj rakontoj, humuroplenaj kaj ĉiam naive homecaj, kiel la aŭtoro mem. Kaj liaj verkoj allogis al Esperantujo multajn anojn, por ĉiam restante unu el la plej romantikaj kaŭzoj iĝi Esperantisto".
    Tiu prezento estis pretigita okaze de la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazinta en novembro 2022. UEAviva re-spektigas ĝin la 11-an de marto 2024, unu tagon antaŭ la 99-a naskiĝtago de Harrison (1925-2012). En 2022, kiam okazis la prezento dum la VK, estis dek jaroj post lia morto.
    -
    Subteni la laboron de UEA eblas per membriĝo: uea.org/alighoj/alighilo
    Por aliĝi al la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Aruŝo, Tanzanio, en aŭgusto 2024, aliru: uk.esperanto.net/2024

Komentáře • 4

  • @dieterrooke
    @dieterrooke Před 4 měsíci

    Jes, vi pravas, Generaloj estas porkuloj !

  • @user-gt9zw2ow5d
    @user-gt9zw2ow5d Před 4 měsíci

    ❤❤❤😊😊😊❤❤❤

  • @canaldaieda
    @canaldaieda Před 4 měsíci

    @canaldaieda: Saluton el Brazilo.

  • @user-gt9zw2ow5d
    @user-gt9zw2ow5d Před 4 měsíci

    Thanks for your great presentation in Esperanto. Harry Harrison was a great writer and his books should be translated into many more different languages.
    ❤😊❤