#VK23

Sdílet
Vložit
  • čas přidán 8. 06. 2024
  • Tiu prezento estis pretigita okaze de la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazinta en novembro 2023. Prezentis Stela Besenyei-Merger. Artefaritaj intelektoj kaj pensantaj maŝinoj jam estas en niaj vivoj. Ĉiam pli, jaron post jaro. Ni pagas en la vendejo en la senkasista vico per la tuŝo de nia saĝa brakhorloĝo. Ni kunportas etan komputilon en niaj poŝoj kaj kapablas aliri pli da novaĵoj kaj informoj per ĝi en unu tago ol averaĝa homo dum sia tuta vivo antaŭ jarcento. AI kaj tiuj maŝinoj estas kreaĵo de la homa cerbo, same kiel viaj noveloj. La Interkutura Novelo-Konkurso estas jam en sia kvara eldono kaj invitas vin verki novelojn kun la temo “Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens”.
    -
    Subteni la laboron de UEA eblas per membriĝo: uea.org/alighoj/alighilo
    Por aliĝi al la 109-a UK, kiu okazos en Aruŝo, Tanzanio, en aŭgusto 2024, aliru: uk.esperanto.net/2024

Komentáře • 3