Vultavo, Vultavo (Vltavo, Vltavo)
Vložit
- čas přidán 1. 03. 2023
- Muziko kaj origina teksto: Karel Hašler
Tradukis: Tomáš Břicháček kaj la kolektivo de la Esperantista klubo en Prago
Registrita en la klubejo de la Esperantista klubo en Prago, la 2-an de marto 2023
-----------------------
Fluegas akvo sub alta rok’,
al Prago ĉiam rapidas,
pensas mi foje en tiu lok’,
kien la sorto min gvidas.
Mi ja ne ektimas facile
kiom ajn kruda la ver’,
borden mi alpaŝos humile,
demandos al la river’.
Vultavo, Vultavo profunda rivero,
por vi la futuro ne estas mistero,
diru vi kion ĝi alportos,
diru vi kion ĝi forportos.
diru kiomfoje la tero turniĝos,
antaŭ ol Ĉeĥio denove leviĝos,
kiam la koŝmaro malaperos,
kiam mateno venos?
Vultavo fluas kaj silentas,
ne zorgas pri mia voko
desude norden ĝi eskapas
preter la altega roko.
Ĉiam al obstakloj rezistos
la river’ de mia kor’.
La roko staros kaj persistos,
neniu movos ĝin for.
Vultavo, Vultavo profunda rivero,
por vi la futuro ne estas mistero,
diru vi kion ĝi alportos,
diru vi kion ĝi forportos.
diru kiomfoje la tero turniĝos,
antaŭ ol Ĉeĥio denove leviĝos,
kiam la koŝmaro malaperos,
kiam mateno venos?